Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) La skolta mondo - Numero 01, Marto (2006)"

See other formats


Oficiala organo de la Skolta Esperanto-Ligo 1 /2006 Marto 



Legu pri: 

- malnova kaj nova estraro de SEL 

- projekto de kolombiaj skoltoj 

- skolta agado en la rifuĝejo en Tanzanio 

- vagado de germanaj skoltoj en Svedio 




















La Skolta Mondo 
Oficiala organo de 
Skolta Esperanto-Ligo 
Nr-o 1/2006 Marto 

The magazine of the 
Scout Esperanto League 
Gazette de la 
Ligue Scoute Esperanto 
Gazeta de la 

Liga de Scouts Esperantistas 
ttt.esperanto.org/ skolta/ 
sel@scoutnet.org 
ISSN 0031-6558 

Skolta Esperanto-Ligo: 
Prezidanto 

Carola Antskog, 
poŝta adreso apude 
(NR de Finnlando) 
cantskog@kolumbus. fi 

/V 

Generala Sekretario 

Guido Ricci, 
poŝta adreso 
apude (NR de Italio) 
guido.ricci@scoutnet.org 

Kasisto 

Allan Fineberg, Usono, 
allan.fineberg@gmail.com 

Redaktoro 

Kinga Nemere-Czachowska, 
ul. Moniuszki 33/4 
87-100 Torun, Pollando, 
sel-redaktoro@scoutnet.org 

Retisto 

Volker Schlŭter, Germanio, 
eo@pfadfinder 

-wilhelmshaven.de 


NACIAJ REPREZENTANTOJ 
DE SEL (NR) 

Argentino: Daniel Marcelo, Buenos Aires, 

danielmarcelo@eresmas.com, Belgio: Stein Hautekees, 
selbelgio@hautekees.be, Brazilo: Eluizio B. Rodrigues, 
R. P. Horacio M. Camargo, 120 / 14, 18048-105 - So- 
rocaba (SP), Bulgario: Hristo Mandev, bul. Mogilev 2 
II 19, Gabrovo 5306, Ĉilio: Hector Campos Grez, Ca- 
silla de Correos 231, Curico, mochila@terra.cl, Danio: 
Bjarke Nielsen, Erdalsvej 30, 2600 Glostrup, 

benr.bjarke@nielsen.mail.dk, Finnlando: Carola 

Antskog, Brokarrvagen 89, FI-25700 Kimito, tel +358- 
2-423146, portebla +358-50-5817272, cantskog@ 
kolumbus.fi, Francio: Samuel Gaillard, 5 rue Maurice 
Ravel, 63 800 Cournon d'Auvergne, goelano@ 

infonie.fr, Hindio: A.S.Venkatesh Reddy espero, 
No.216, offMain Road, Whitefield, Bangalore-66. Kar- 
nataka. tel. 9945057668. esperovr@yahoo.co.in, 
Hispanio: Luis Gilperez Fraile, Calle Alonso de Pineda 
28, E 41007 Sevilla, luis@riskoes.com, Italio kiel pe- 
ranto: Guido Ricci, av Des Muguets 39, 1950 Kraai- 
nem, Belgio, Japanio: Fumiko Kamaĉi, 3-4-4 Kasumi- 
gaoka, Sakai, Osaka, BXL00154@ nifty.com, Kazahio: 
Vera Matvejeva, Komsomolskij 40-168, Rudnij 111500, 
verapm@mail.ru, Koreio Resp.: Lee Seung Yun, Hwi- 
gyong-l Dong, Seul Garden Apt. 909, Dongdaemun 
(130-092) Seoul, Kostariko: Marvin Segura, Aptdo 
1913, San Jose, kaj Luksemburgio: vidu Italio, Neder- 
lando: J.K. Hammer, Taxusstraat 7, NL 1505 AA 
Zaandam, ko.hammer@planet.nl, Nov-Zelando: 
Gwenda Sutton,12c Herhert Gardens, 186 The Terrace, 
Wellington 6001, gwenda.s@ihug.co.nz, Slovakio: Mi- 
roslav Havranek, P.O.Box 161, 83100 Bratislava, Sve- 
dio: vidu Finnlando, Usono: Allan Fineberg, 28-24 
Sherman Place, Fair Lawn, New Jersey, allan.fineberg@ 
gmail.com. 


2 


La Skolta Mondo 1/2006 



Enkonduke 


Skolta Esperanto-Ligo denove viglas 


Post la sukcesa par- 

A 

topreno al la Monda Jam- 
boreo en Nederlando 1995 
kaj la TEJO / SEL- semi- 
nario 1996 okazis malmul- 
te en SEL. La gazeto post 
1997 ne plu aperis ĝis 
2002, kiam Roberto Re- 
sende ekredaktis interretan 
eldonon de La Skolta 
Mondo. Antaŭ unu jaro 

A 

okazis Sud-Amerika Jam- 
boreo, kie SEL estis vi- 
deble aktiva. La informado 
tie rezultis en grandaj arti- 
koloj i.a. en Revuo Esperan- 
to kaj Kontakto. Pro tio ni 
povas danki nian tiaman 
redaktoron, kiu tuj poste 
iniciatis renovigon de la 
Centra Komitato, CK. La 
elekto de la nova CK oka- 
zis la 29-an de julio dum 
kunveno de SEL en Vilno. 

Kiam LSM nun pre- 
zentas sian unuan nume- 
ron sub la la nova CK, 
estas tempo por danki la 
eksajn komitatanojn. 

Krom la redaktoron 


Roberto Resende mi volas 
danki mian antaŭulon pre- 
zidanton Franco Abriani, 
la kasiston David Whitey 
kaj sekretarion Hector 
Campus Grez. 

Franco Abriani estis 
prezidanto de la jaro 1987. 
Li estis tiam aktiva 
marskolto kaj li desegnis 
por LSM kovrilbildon 
„Pretaj por ŝnurmalliga- 
do“. En la jubilea numero 
de SEL 1993 li konstatis, 
ke dum la pasintaj jaroj 
unu el liaj sonĝoj plenumi- 
ĝis kiam oni aranĝis inter- 
naciajn skoltajn esperan- 
tistajn tendarojn. 

La plej longdaŭra CK- 
ano de SEL estas David 
Whitey, kiu estis kasisto de 
la jaro 1961. Li multfoje 
provis forlasi la postenon, 
sed ĉiam devis denove ak- 
cepti ĝin. Li ankaŭ sam- 
tempe estis sekretario dum 
multaj jaroj, ĝis Hector 
Campos Grez transprenis 
tiun laboron en 1995. 


Hector jam antaŭe redaktis 
LSM dum la jaroj 1988- 
1991. Li daŭrigas kiel Na- 

A 

cia Reprezentanto de Cilio. 

Kune kun la novaj 
komitatanoj Guido Ricci 
(ĝenerala sekretario), Allan 
Fineberg (kasisto) kaj Kin- 
ga Nemere-Czachowska 
(redaktoro) kaj la nova pri- 
zorganto de la retejo, Vol- 
ker Schlŭter, ni nun labo- 
ras por nova kresko de 
SEL. Kiam en 2007 la 
skoltaro festos sian centja- 
ran ekziston, espereble an- 
kaŭ SEL estos videbla en 

A 

la Monda Jamboreo. Ni 
jam atingis, ke la insigno 
de la jubilea jaro aperas 
ankaŭ kun esperanta 
teksto: 

Unu Mondo, Unu 
Promeso. 

Kune antaŭen! 

Carola Antskog, 
pregidanto de SEL 


La Skolta Mondo 1 /2006 


3 


Dum la UK en Vilnius Carola Antskog estis elektita prezidanto de la Skolta Esperanto- 
Ligo. La kunvenon partoprenis ankaŭ Elzbieta Karczewska de Bialystok (Pollando), kiu 
en la jaro 1968 rekte de Avoto, la fondinto de SEL, ricevis kajereton pri la 50unuaj jaroj 
de la ligo. 

La nova estraro de SEL nun laboras por reaktivado de la ligo kaj ties videbla par- 

A 

topreno dum la Mondajamboreo en Britio 2007. 


CarolaAntskog - 

PREZIDANTO DE SEL: 

„Mi estas skoltino de 1954 
kaj tri jarojn poste mi unu- 
an fojon vojaĝis eksterlan- 
den kaj partoprenis la 50- 
an, jubilean tendaregon 
por skoltinoj en Hyde Park 
en Anglio. Poste mi aktivis 
inter skoltinoj dum multaj 
jaroj. Por mi ĉiam gravis la 
internacieco de la skolta 
movado, same por mia fil- 
ino. Kiam ni en la jaro 


1986 en Scoutposten (la 
gazeto por svedlingvaj 
geskoltoj en Finnlando) le- 
gis pri vojaĝo en Esper- 
antujo, ni interesiĝis. Estis 
skribite i.a., ke oni povas ie 
ajn trovi telefonnumeron 
sub la vorto Esperanto kaj 
ni kontrolis tion en la regi- 
ona telefonlibro. Ni trovis 
7 telefonnumerojn! Ni te- 
lefonis al unu el ili kaj 
poste venis koverto kun 
informoj. 

En Scoutposten estis 


ankaŭ informo pri Skolta 
Esperanto-Ligo kaj ni 
preskaŭ tuj aliĝis. La ling- 
von ni lernis rapide kaj jam 
en 1989 ni aranĝis kurson 
por skoltoj, kiun gvidis 
Georgo Handzlik el Pol- 
lando. 

Ekde la jaro 1992 mi 
multe helpis al mia filino 
redakti La Skoltan Mon- 
don. Dum tiu tempo mi 
estis aktiva Nacia Repre- 
zentanto kaj multe infor- 
mis pri Esperanto al 
geskoltoj. Post 1997 miajn 
fortojn mi bezonis por aliaj 
taskoj. Restis tamen la in- 
tereso por Esperanto kaj 
skoltado, sed plejparte la 
du interesoj ne estis ligitaj 
unu al la alia. 

Kiam printempe 2005 
la diskuto pri renovigo de 
la ligo ekflamis, mi aktive 
sekvis ĝin kaj finfine deci- 
dis akcepti la taskon de 
prezidanto. Tio ja donas al 
mi eblecon denove viziti 
tendaron en Britio 50 ja- 
rojn post mia unua ekster- 
landa tendaro”. 



4 


La Skolta Mondo 1/2006 




Centra komitato de SEL 

GUIDO RlCCI - ĜENERALA SEKRETARIO 


Mi iĝis skolto en 1978 en 

A 

Genovo, en la itala katolika 
geskolta asocio AGESCI. 
En 1983 mi legis anoncon 
en rovera revuo: ĝi venis 
de pola skoltino, kiu volis 
korespondi esperante kun 

A 

itala skolto. Gian publiki- 
gon peris la tiama Nacia 
Reprezentanto de SEL en 
Italio - Franco Abriani. 

Mi ekkorespondis kun 


la skoltino kaj serĉis kel- 
kajn lernolibrojn. Post unu 
jaro mi flue parolis Esp- 
ranton. Tiu skoltino estas 


nun la redaktotino de 
LSM. 

Mi iĝis skoltestro kaj 
dum kvar jaroj mi estris la 
trupon Ariete de la grupo 
Genova 10 kaj dum du ja- 
roj ĝian klanon Acqua dei 
Frati. Samtempe mi studis 
juron. 

Mi instruis Esperanton 
al kelkaj skoltoj kaj aplikis 
ĝin en regiona kaj distrikta 
agado. En la universi- 
tato mi kunfondis 
studentan E-rondon, 
kiu organizis publi- 
kajn lingvokursojn. 

En 1989 mi 
diplomiĝis per tezo 
pri lingvaj problemoj 
en internaciaj trakta- 
toj kaj plustudis 
diplomation antaŭ 
komenci mian advo- 
katan praktikon. 
Poste mi studis eŭro- 
pajn aferojn en Bel- 
gio kaj eklaboris en la 
eŭropa justica kortumo en 
Luksemburgo. 

En 1994, post dujara 
komuna skolta agado kaj 



Guido kaj Matteo 


kvarjara fianĉiĝo mi edz- 
iĝis al Sabina. Mi iĝis Nacia 
Reprezentanto de SEL en 
Luksemburgio kaj dum du 
jaroj ni ambaŭ agadis kiel 
skoltestroj en la loka 
skoltgrupo Robert Schu- 
man. 

En 1997 mi komencis 
labori en la jura servo de la 
Eŭropa Parlamento kaj ni 
translokiĝis al Bruselo. Tie 
en 2000 ni kunfondis in- 
ternacian skoltan grupon 
BC25 Sankta Benedikto en 
la belga katolika skolta a- 
socio FCS. En 2001 kaj 
2005 alvenis niaj filoj Ste- 
fano kaj Matteo. 

En 2005 la brazilano 
Roberto Resende, elstara 
aktivulo de SEL, ekklopo- 
dis renovigi la ligon, kies 
agado stagnadis, kaj instigis 
min eniri en la Centran 
Komitaton de SEL. 

Mi konsciis ke Espe- 
ranto kaj skoltismo donis 
al mi multon, kaj ke venis 
tempo por mi iom redoni. 
Mi jam estis reduktinta mi- 
an agadon en la brusela 
skoltgrupo kaj mi akceptis 
la kandidatiĝon al la poste- 
no de Generala Sekretario 
de SEL. Mi estis elektita 
kaj per interreta enketo kaj 
en la oficiala kunveno de 
SEL dum la UK de 2005. 


La Skolta Mondo 1 /2006 


5 





Kolombio 


Bogota Projekto 


En Bogoto (Kolombio) formiĝis la komitato de skoltoj kaj esperantistoj por sta- 
rigi novan skoltgrupon en malriĉa kvartalo, kie infanoj multon povus gajni per 
Esperanto kaj skoltado. Laŭ la kolombiaj aktivuloj, bogotaj knaboj bezonas pli- 
larĝigi siajn horizontojn - skoltismo kaj Esperanto povas helpi ilin. 


La intervjuo kun Mateo Botero, skolto, 

UNIVERSITATA PROFESORO, INICIATORO DE LA 
BOGOTA PROJEKTO 


LSM: Kiu kaj kiam elpensis 
la projekton? 

Mateo Botero: La ideo 
naskiĝis en novembro 2005 
dum mia interparolo kun 
Guido Ricci, la ĝenerala 
sekretario de SEL. Ni havas 
eblecon uzi terenon en Bo- 
gota, kies posedanto estas 
mia patro Camilo, por or- 
ganizi skoltan grupon por 
malriĉaj infanoj loĝantaj en 
la kvartalo Las Cruces en 
Bogoto. 

Tute hazarde antaŭ du jaroj 
similan ideon havis Jorge 
Aŭrelio Diaz y Luis Jorge 
Botero, sed ili planis ke la 
skoltoj parolos esperante. 
LSM: Kiaj estas la plej gra- 
vaj ideoj de la projekto? 
Mateo Botero: Mi respon- 
dos en punktoj: 


A. Ligi skoltismon kaj 
ĝian metodon kun la uni- 
versala lingvo. Esperanto 
estas la akso, kiu povas 
apogi agadon de la grupo. 
Dank' al skoltismo infanoj 
povos lerni fremdan ling- 
von, kio poste helpos al ili 
lerni alian, pli malfacilan 
lingvon, ekzemple la 
anglan, 

B. Montri alian eblecon por 
uzado de sia libera tempo 

- doni ĝin al infanoj, kies 
familioj vivas je malpli ol 
unu usona dolaro po tage. 
Eduki ilin esti bona civi- 
tano (tion donas skoltis- 
mo) 

kaj samtempe doni kon- 
takton kun la facila lingvo 

— tio gravas en nia nun- 
tempa, globalizita mondo, 


C. Plibonigi estontajn 
disvolviĝeblecojn de la 
malriĉa kvartalo, kie la ni- 
velo de krimeco estas tre 
alta, 

D. Gardi junularon de 
agoj limiĝantaj krimon, 
entreprenataj pro manko 
de aliaj eblecoj kaj la rasa 
segregacio, 

E. Plifortigi la ideon de unu 
lingvo universala, kiu ser- 
vas kiel ekzemplo por aliaj 
skoltaj grupoj. 

LSM: Kiel aspektas la unu- 
aj preparpaŝoj? 

Mateo Botero: Ni decidis 
renkontiĝi unufoje monate 
por diskuti sekvontajn pa- 
ŝojn. La kurso de Esper 
anto por skolestroj okazas 
ĉiusemajne. Ni planas or- 
ganizi ekskurson de skolt- 
estroj ekster Bogoto por 
ekzerci la lingvon praktike. 
Laŭ nia plano post ses mo- 
natoj, tio estas aŭguste, ni 
oficiale komencos agadon 
de la grupo kaj decembre ĝi 
estos jam formita. 


6 


La Skolta Mondo 1/2006 



Mateo Botero ce la olimpia stdiono en Torino, Italio 


LSM: Kiu instruos Espe- 
ranton al skoltoj? 

Mateo Botero: Tri perso- 
noj ligitaj kun la projekto 
jam estas esperantistoj. Ili 
praktikos en tri diversaj 
skoltaj grupoj por kompre- 
ni laborsistemon de la skol- 
ta movado kaj instruos la 
lingvon al skoltoj. Poste ni 
pripensos kiamaniere ni in- 
struos infanojn. Plej bone 
estus, ke skoltestroj parolu 
Esperanton, gvidante la 
grupon. Tiamaniere infanoj 
lernos la lingvon praktike, 
kiel diras la skolta metodo. 


A 

LSM: Cu estas malfacile 
konvinki la estrojn, ke ili 
lernu la lingvon? 

Mateo Botero: Ni ankoraŭ 
ne havas sperton, la projek- 
to komenciĝas. Cetere mul- 
taj skoltestroj devis forlasi 
la agadon pro manko de 
mono kaj la ebleco 
membriĝi en grupo sen 
fmancaj zorgoj povas allogi 
ilin al la lernado de Espe- 
ranto. 

LSM: Por realigi la projek- 
ton certe vi bezonos mo- 
non. Kiel vi solvos tiun 
problemon? 


Mateo Botero: Multe hel- 
pis jam al ni Guido Ricci. 
Li planis bapti sian filon kaj 
kune kun Sabina, lia edzino, 
petis gastojn de la baptoce- 
remonio donaci monon an- 
stataŭ donacoj. Tiamaniere 
ili kolektis preskaŭ 800 eŭ- 
rojn kaj transdonis monon 
al ni. Ankoraŭ ni ne decidis 
por kio ĝin uzi. La mono 
sufiĉus por subteni unu 
patrolon dum unu jaro (ko- 
tizoj, uniformoj, tendaroj). 
Pri uzo de la mono respon- 
decas mia patro Camilo, kiu 
estas skolto, kasisto kaj re- 
vizoro de skoltgrupo, pro- 
fesia librotenisto kaj advo- 
kato. Eble ankaŭ aliaj skol- 
toj de la mondo povas helpi 
nin finance? 

LSM: Kiom da personoj 
aktivas nun en la projekto? 
Mateo Botero: Sep: Jorge 
Aŭrelio Diaz, Camilo Bote- 
ro Rey, Rodrigo Ramirez, 
Luis Jorge Santos, Hum- 
berto Mayorquin, Fernando 
Ruiz kaj mi. 

LSM: Mi deziras sukceson. 

Mateo Botero: Koran 
dankon. 

(Intervjuis kaj esperantigis: Kin- 
ga Nemere-C^achomka) 


La Skolta Mondo 1 /2006 


7 










Tanzanio: 

Kuraĝo EN MALFACILAĴOJ 


Nicodeme Ntakirutima- movado kaj instruado de 
na rakontas: Esperanto. 


Pri mi: 

Mi estas Burundano, mi 
forkuris en 1997 dum la 
civila milito inter la etnaj 
grupoj Tutsi kaj Hutu, kiu 
komenciĝis en 1993. Tiam 
mi venis al Tanzanio, kie 
mi estas ĝis nun en Rifuĝ- 
ejo Mtabila. Tie mi ekko- 
mencis lerni en la mezler- 
nejo kaj en aŭgusto 2005 
mi diplomiĝis pri agrikul- 
turo kaj bredado. 

En 1998 mi iĝis skolto, 
post du jaroj oni „baptis“ 
min sub la nomo Sapajou 
Courtois franclingve (A- 
fabla Kapucena Simio). 
Ekde 1999 mi lernis Espe- 
ranton. Mia instruisto estis 
s-ro Nyabenda Jacques. Mi 
diplomiĝis pri la instruado 
de Esperanto ĉijare, dum 
restado en Bujumburo 
(Burundo), kie mi par- 
toprenis la kurson de 
s-ino Tereza Kapista. Nun 
mi instruas la internacian 
lingvon en la rifuĝejo. Ali- 
an laboron mi ne havas. Mi 
okupiĝas nur pri la skolta 


La vivo en rifuĝejo: 

Alta Komisarejo de UN 
por Rifuĝintoj disdonadas 
al ni kelkajn erojn por pre- 
pari manĝon. Ni ricevas: 
5 kilogramoj da maizgreno, 
1 kg da fazeoloj aŭ pizoj, 
20 g da vegetala oleo, 10 g 
da salo pro persono ĉiun 
duan semajnon kaj unu 
pecon da sapo ĉiumonate. 
Ni trovas lignon por kuiri 
la manĝajojn je la distanco 
de 40 km. 

Mia skoltgrupo: 

Gi konsistas el 72 skoltoj 
kaj ĝi estas dividita en 
3 unuoj: 

1. svarmo da lupidoj 8 ĝis 
12-jaraj, kiu havas kvar 
sesopojn. 

2. trupo da skoltoj 14 ĝis 
16/17 jaraj, kiu havas 
kvar patrolojn. 

3. bando da roveroj 18 
ĝis 24-jaraj, kiu havas tri 
ekipojn. 

4. Ce la tri unuoj agas 
plenkreskaj skoltoj: estroj 
(Sachems) kaj Maljunaj 


5. Lupoj. Ili gvidas kaj 
instruas al la aliaj. Ili estas 
6 kaj kun kelkaj aliaj skol- 
toj estas la stabo de la 
Grupo. 

Niaj taskoj: 

Dum la lastaj jaroj ni hel- 
padis homojn, kiuj troviĝis 
en malbonaj kondiĉoj. Ek- 
zemple, ni streĉis tendojn, 
ĉar ni antaŭe loĝis sub ten- 
doj sed ekde la jaro 2000 
kelkaj rifuĝintoj ekkonstm- 
is brikajn dometojn kaj 
kovris ilin per herbo. 

Ni helpis ankaŭ ĉerpi 
akvon, ĉar ni ne estas en 
urbo, nek en vilaĝo: oni 
permesis al ni loĝi sur 
montoj inter arboj, sed la 
arboj tie ĉi jam estas ĉiuj 
fortranĉitaj, tial ni trovas 
ilin for de la tendaro. 

Nun ni helpas precipe 
orfojn kaj la plej maljunajn 
homojn, alportante al ili 
lignon por kuirado kaj 
zorgante pri aliaj hejmaj 
taskoj, necesaj malgraŭ la 
malfacila situacio. 

Ni daŭrigas niajn labo- 
rojn, ĉar skolto havas ku- 
raĝon en malfacilajoj. 

Mia adreso: 
p.o.box 211, Kasulu, 
Kigoma, Tanzanio 


8 


La Skolta Mondo 1/2006 





Grupo de skoltoj en la nfuĝejo. Nicodeme staras maldekstre kun la ĉapo surkape. 


Helppeto 

Por plialtigi vivkondiĉojn 
de la skoltmovado en la ri- 
fuĝejo Nicodeme Ntkam- 
timana, kies rakonton ni 
povas legi en la antaŭa pa- 
ĝo, planas starigi projekton 
de bredado de kaprinoj kaj 
kokinoj. Realigo de la pro- 
jekto helpos al skoltoj aĉeti 
uniformojn, koltukojn, ŝu- 
ojn. Helpos ankaŭ prizor- 
gadon de malsanuloj kaj 
eble sufiĉos por pagi lern- 
kostojn al pli junaj skoltoj 
de la gmpo. 


Ĉiutaga revo de Nicodeme 
estas trovi monon por ko- 
respondi esperantlingve 
kun alilandaj skoltoj (nta- 
kinic@yahoo.fr), ekzemple 
pagi por uzado de retkafe- 
jo. Nicodeme substrekas, 
ke li studis agrikulturon kaj 
bredadon de bovoj, kaph- 
noj, ŝafoj kaj kokinoj, do li 
scipovas bredi kaj kuraci i- 
lin. 

Se vi aŭ via trupo volas 
helpi lin, bonvolu kontakti 
la Prezidanton de SEL por 
pliaj informoj. (adreson vi- 
du en la paĝo 2 - NR de 
Finnlando). 


Medalo pro 
Toleremo 

Edukadon de junularo 
distingis la Fondumo Za- 
menhof, kiu januare aljuĝis 
al Monda Skolta Organizo 
(WOSM) la „Medalon pro 
Toleremo“. La aljuĝon 
proponis d-ro L.C.Zaleski- 
Zamenhof — nepo de la 
kreinto de Esperanto. La 
medalon la Fondumo Za- 
menhof aljuĝis ĉijare ankaŭ 
al „la pola simbolo de dia- 
logo”— profesoro Wladys- 
law Bartoszewski. 


La Skolta Mondo 1 /2006 


9 








Skoltismo en la mondo 


Tra la tuta mondo skoltismo similas, sed en diversaj landoj samtempe ĝi diferen- 
cas. La Skolta Mondo ŝatas montri la diversajn kutimojn en la ĉiutaga vivo de 
skoltaj grupoj. Tio helpas kompreni skoltajn gefratojn el aliaj landoj. Eble vi tro- 
vos interesajn aferojn, dank' al kiuj vi povos pliriĉigi vian propran skoltaron. Ni 
komencas per raporto de germana patrolo. 


Skoltismo disvastiĝis rapi- 
de tra la mondo. Gi estis 
tute nova afero en plejmul- 
taj landoj. Sed en Germa- 
nio skoltismo renkontis 
junularan movadon, kiu 
jam ekzistis. Tiu movado 
germana nomiĝis Wander- 
vogel, tio signifas laŭvorte: 
migranta birdo. Gi ankaŭ 
konis la patrolsistemon, kaj 
ĉefe restadas en la naturo. 
Tial ĝi parte tre similas al la 
skolta movado. Sed aii- 
flanke ambaŭ movadoj tre 


diversas. La Wandervogel 
ĉerpis de la malfruroman- 
tika kulturo. Krome ĝi estis 
la emancipada movado de 
la germana junularo. 

La germanaj geskoltoj 
akceptis kelkajn formojn 
de la alia movado. Tial ek- 
zistas tie hodiaŭ speciala 
skolta tradicio. Parto de ĝi 
estas la granda vagado. Aii- 
lande oni preferas tenda- 
ron por la somera aranĝo. 
Multaj patroloj germanaj 
vagadas plursemajne tra 


nekonataj regionoj. La 
programo ne estas planata. 
Gi aperas hazarde. La tra- 
vivajoj dum unu vagado 
ofte kaŭzas fortan amike- 
con inter anoj de la patro- 
lo. 

La etoson vi eble sen- 
tos iomete, se vi legos la 
raporton je apuda paĝo. Gi 
estas vojaĝrakonto de mia 
patrolo. 

Volker Schluter 


VUOLGGE MU MIELDE BASSIVArRAI 

Survoje tra lavilaĝo Handolsdalen 


Se oni pensas pri vilaĝo, 
oni imagas kelkajn do- 
mojn. En ilia mezo situas 
vendejo, preĝejo kaj trink- 
ejo. Tian lokon oni konas 
parkere jam post la unua 
vespero kaj oni komencas 
enui tie dum la venonta 
mateno. Fari grandan va- 
gadon tra tia vilaĝo estus 



eble la plej malinteresa 
afero, kiun oni povas ima- 

gi- 


Koncerne tion ŝajnas mir- 
iga, ke ni - ses skoltoj ger- 
manaj - intencis esplori la 
vilaĝon Handolsdalen en 
meza Svedio dum du se- 
majnoj dum la lasta some- 
ro. Sed Handolsdalen ne 
estas iu ajn vilaĝo. Gi situ- 
as proksime al la norvega 
urbo Trondheim kaj estas 


10 


La Skolta Mondo 1/2006 





Boaco 


samea vilaĝo, loĝata de la 
norda popolo - sameoj kiuj 
ekde ĉiam sin vivtenas per 
boacobredado. Pro tio en 
tiu-ĉi vilaĝo ĉio dependas 
de la boacoj. Ĉi tie tro- 
veblas nek domo nek bie- 
no, nek elektro nek strato. 
Anstataŭe ekzistas vastaj 
arbaroj, malsekaj marĉoj 
kaj ŝajne senfinaj vastajoj. 

Antaŭe la sameoj sek- 
vis sian boacaron serĉ- 
antan manĝaĵojn. Ili dor- 
mis en tendoj, kuiris ĉe la 
fajro kaj rezistis la naturajn 
malbonaĵojn. 

Tiuspecan vivon ni ŝatis 
percepti. Ni prenis nian 



tendon, malplenigis la 
vendejon en la lasta antaŭ- 
posteno de la civilizacio, 
tiel ke nenio pli enpreme- 
geblis en la dorsosakojn, 
kaj eniris la vilaĝan sovaĝe- 
jon de Handolsdalen. 

Ni sekvis la vojmontti- 
lojn, kaj migris laŭrivere tra 
pinaroj. Vespere ni serĉis 
bonan lokon por nia ten- 
do. Multaj kulpikoj atakis 
nin ĝis la arbolimo, kie la 
malvarma vento forblovis 
malgrandajn sangsuĉan- 
tojn. 



La vojo supreniris al 
montpasejo kaj aliflanke 
malrapide kondukis nin 
malsupren. Ni sekvis rive- 
ron en la valo kaj ĝoje salu- 
tis unuajn betulojn, ĉar ili 
promesis preparon de var- 
ma fajro. Ni trapasis 
multajn riveretojn, fluan- 
tajn sur montaj flankoj. 
Post ĉirkaŭ 70-kilometra 
irado ni feliĉe atingis staci- 
odomon. 



Kvankam ni postlasis la 
lastajn domojn, kaj malan- 
taŭ ili akceptis nin fremda 
mondo. Gi lernigis al ni si- 
ajn nekonatajn regulojn: ni 
sentis la benon devarmi- 
ganta fajro, la gravecon de 
seka dormoloko, la forton 
de malvarmegaj montaraj 
riveretoj, la feliĉon de la 
sunbrilo kaj la perfektan 
harmonion en la senfinaj 
vastaĵoj de la montaro. 

Nur kiam ni formanĝis 
la lastajn eretojn de nia 
provizo, ni forlasis la sve- 
dan sovaĝejon kun okuloj 
ridantaj kaj samtempe plo- 
rantaj. Ni revenis hejmen 
kun bunta bukedo da no- 
vaj spertoj kaj novaj kom- 
prenoj. 

Volker Schlŭter 



La Skolta Mondo 1 /2006 


11 











Anonctabulo 


SEL AKTIVOS DUM LAMONDA 
Ĵamboreo 2007 

Jam de duonjaro laboras grupo por havi 
informadstandon kaj aliajn aktivecojn 
dum la Monda Jamboreo en Britio. Gi 
okazos apud Londono de la 27-a de julio 
ĝis 8-a de aŭgusto 2007. La temo de la 
ĵamboreo estas „Unu Mondo Unu Pro- 
meso“. 40 000 junuloj tendumos, vivos 
kaj laboros kune. 

Ili reprezentas di- 
versajn kulturoj, 
parolas diversajn 
lingvojn kaj havas 
diversajn religiojn. 
Kune ili festos ti- 
on, kio interligas i- 
lin, la promeson, 
kaj lernos kune 
konstrui pli bonan 
mondon. 

La Monda Skolta Organizo (WOSM) 
produktas la jubilean insignon en diversaj 
lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Oni povas 
aĉeti ĝin tra la Nacia Reprezentanto de 
Hispanio. La simbolo de la insigno estas la 
aspiroj kaj esperoj de junaj homoj por la 
estonto. Oni vidas la sunleviĝon por la 
nova jarcento, la naturon, la jaron de la 
jubileo kaj pacon, kiun ni kune atingu. In- 
ter la partoprenantoj en Mf-2007 espe- 
reble estos ankaŭ dekoj da esperantlingvaj 
geskoltoj. Se vi interesiĝas pri laboro por 
lingva egaleco dum MJ-2007, kontaktu la 
Centran Komitaton tra la adreso: 
sel@scoutnet.org (Carola A.ntskog) 



Kiel membriĝi kaj aboni 



Ĝis la jarkun- 
veno en Flo- 
renco SEL ak- 
ceptas senpage 
novajn mem- 
brojn. Por esti 
membro, sen- 

A 

du al la Gene- 
rala Sekretario (vidu p.2) informojn pri vi 
mem: nomo, familinomo, naskiĝtago, sek- 
so, eventuala ĉasnomo, retpoŝta adreso, 
telefonnumero, skajpnomo, strata adreso, 
poŝtkodo, urbo, lando, nomo de via skolta 
asocio. 

La gazeto Lm Skolta Mondo aperas sen- 
page rete, sed vi povas aboni ĝin sur- 
papere pagante al la konto selx-m ĉe UEA 
abonkotizon: 100 % de MJ. 

(UEA tarifo, vidu www.uea.org 
/ alighoj / alighkotizoj .html). Nepre infor- 

A 

mu la GS pri la pago. Vi povas pagi tra la 
UEA-peranto de via lando aŭ rekte al la 
konto de UEA: 

(IBAN: NL66ABNA0426051599 
SWIFT: ABNA NL2R). 

UEA akceptas ankaŭ kreditkartojn kaj 
PayPal kun 5%-a administra aldonkosto. 


Korespondi deziras: 


Ania Ksi^zek, 20-jara polino, studentino 

A 

de psikologio, skoltino. Si ŝatas fotografi, 
vojaĝi, ludi gitaron kaj aŭskulti muzikon. 
Skribu al: motyl_motyl@wp.pl 


12 


La Skolta Mondo 1/2006